2011 : Internacia Jaro de la Arbaro

30/09/2011 21:26

 

 

La Unuiĝintaj Nacioj proklamis 2011 la Internacian Jaron de la Arbaro.

(oficiala retejo de UN : https://www.un.org/en/events/iyof2011/)

  1. UDHR kaj la arbaroj. .....
  2. Arta promenvojo en la arbaro.
  3. Montru filmon.
  4. La tero bezonas esti respektata - Asocio Amikoj de Wangari Maathai.
  5. Plantado de arboj apud orfejoj.

    1. UNIVERSALA DEKLARACIO DE HOMAJ RAJTOJ KAJ LA ARBAROJ

La demando por bio-hejtaĵoj kiel substituaĵoj por oleo kaj gaso, kondukas al tutmonda akaparo de arbaroj, de kiuj multaj teranoj estas dependaj por ilia vivteno. Tiele, homaj rajtoj kiel la rajto je manĝaĵo, akvo kaj loĝado estas minacataj.

Eble ni nin demandu ĉu la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR) ankaŭ ne devus protekti tiun rajton ?


        2. ARTA PROMENVOJO EN LA ARBARO

Eblus poemi pri la temo arbaro kaj demandi al loka arto-akademio ĉu troveblas pentristoj, kaligrafoj kiuj volas kunlabori en la kreado de ‘promenvojo kun arbaraj poemoj'.

Samkiel en la filmo “Dead Poets Society” (‘Socio Mortaj Poetoj’)  naturamikoj spertas la naturon kaj la arbaron kiel esencan parton kaj fonton de la vivo sur tero.  Eventuale poemo en Esperanto aŭ alia lingvo pri la temo arbaro eblas aldoni al jena retejo : Gedichten over bos (poemoj pri arbaro)

Kiel esperantistoj ni povas vojaĝi tra la arbaroj de la mondo en loka arbaroĝardeno (“arboretum”) aŭ ekzemple sur la arboesplora pado en Herzberg, la Esperanto-urbo en Germanio kaj en la arbomuzeo en Den Haag (Hago) en Nederlando.
 

        3. MONTRU FILMON
 

https://www.youtube.com/watch?v=-HSaAlPRN-c&feature=player_embedded

Eblus montri la senpage elŝuteblan filmon de Yann Arthus-Bertrand “Of Forests and Men” (‘De Arbaroj kaj Homaro’) farita laŭ komisio de la Internacia Jaro de la Arbaroj. Elŝutu sur la retejo de Goodplanet (en 22 lingvoj, mankas ankoraŭ Esperanto) :        https://www.offorestsandmen.org/en/film-en


        4. LA TERO BEZONAS ESTI RESPEKTATA - AMIKARO AMIKOJ DE WANGARI MAATHAI
 

Kiam en 2004 Wangari Maathai, la unua afrika virino ricevis la nobelpremion pri paco, ŝi fondis la tn. Green Belt Movement, mediprotekta movado kiu plantas arbojn por kontraŭbatali la malarbigon kaj samtempe lukti por homaj rajtoj kaj bona estrado. 

"Tro ofte, kiam ni parolas pri natur-konservado, ni ne pensas pri kulturo.  Sed dum nia laborado kun la Movado la Verda Zono, ni ekkomprenis ke kelkaj el la komunumoj jam perdis aspektojn de sia kulturo kiuj aliel povintus faciligi la konservadon de la naturmedio.  La kulturo definas kiuj ni estas kaj kiel ni nin rigardas la mondon.  Nova sinteno rilate la naturon provizas spacon por nova sinteno rilate kulturon kaj kiel ĝi povos roli je daŭrigebla disvolviĝo.  Kenjo-Monto, la dua monto en Afriko laŭ allteco, estas Sito de la Monda Heredaĵo.  Ĉe ĝia pinto estas glaci-riveroj; ĝi estas la fonto de multaj el la riveroj de Kenjo.  Nun, parte pro klimoŝanĝo kaj parte pro arbohakado kaj trudema kultivado agrikultura, la glaciriveroj degelas.  Multaj el la riveroj kiuj fluas el la monto jam sekiĝis aŭ iliaj akvoniveloj malaltiĝas.  Biologia diverseco minaciĝas pro arbaro-faligado.  Antaŭe, Kenjo-Monto estis sankta por la kikuju-gento.  Se homoj ankoraŭ donus la religieman respekton al la monto kiun la kulturo antaŭe donis al ĝi, ili ne permesus kontraŭleĝan arbohakadon kaj la forigon de ĉiuj plantoj en kelkaj arbaroj.  Kultura revivigo eble estas la sola afero kiu permesos la konservadon kaj malpermesos la detruadon de la naturmedio.”  

Deklaro de D-ino Wangari Maathai (1940-2011), fondinto de la naturprotekta organizo “Movado la Verda Zono,” verkisto, instruisto, kaj gajninto de la Nobel-Premio por la Paco en 2004. Fonto: La Kalumeto, bulteno en Esperanto de Projekto Indiĝenaj Popoloj kaj la (anglalingva) paĝaro de Movado Verda Zono (Green Belt Movement). Tiun mesaĝon ankaŭ la junulo Felix Finkbeiner tuj jam bone komprenis kaj agis sukcese per la fondo en 2007 de lia organizaĵo ‘Plant for the Planet’ kiu nun jam havas sekciojn en 90 landoj en kiu membriĝas pli ol 100.OOO infanoj. Kiam li alparolis la UN li diris ke li vidis du gravajn problemojn : la malsato kaj la klimatŝanĝo. Ambaŭ organizaĵoj kunlaboras por planti 1 miliardo da arboj kaj se eblas eĉ multe pli. Legu ankaŭ la artikolon pri la asocio de amikoj de Wangari Maathai.

 

    3. PLANTADO DE ARBOJ APUD ORFEJOJ
 

Michel Basso lanĉis projekton pri plantado de arboj apud orfejoj aŭ lernejoj kun infanoj. Prefere temu pri orfejoj aŭ lernejoj, en kiu laboras esperantisto aŭ en kiu Esperanto estas instruata. La celo estas ke homoj de la tuta mondo, ne nur esperantistoj, povas adopti aŭ patroni arbojn en diversaj landoj proponitaj de ni, proksime de orfejoj...Jam estas orfejoj kaj lernejoj en Suda Ameriko kaj Afriko. Nun estas bezonataj similajn lokojn en Europo, Azio kaj Oceanio. Detaloj en la retejo: https://take.esperanto.free.fr/plantu/eniroEO.html