AliaCiklo, franca firmao kiu fabrikis kuŝbiciklojn kaj uzis Esperanton

28/02/2011 23:11

En diversaj lingvoj (fr) vélos couchés, vélocars, vélos horizontaux, (en) bents, recumbants aŭ (nl) ligfietsen estas ĉiuj vortoj en aliaj lingvoj por kuŝbicikloj. La entrepreno AliaCiklo, an other bicycle (en), ein anderes Rad (de) fabrikis tiajn biciklojn kaj aktive uzis Esperanton. 

AliaCiklo ekestis en 2010 kiel firmao en Rébénacq (Pyrénées-AtlantiquesFrancio) kiu produktis kuŝbiciklojn. La asocio emfazis orientiĝon al lokaj rimedoj prefere al malproksimaj por ŝpari energikostojn ligitaj al longdistanca transporto de varoj. 

Marc Pleysier plenumis en julio-septembro 2009 rondvojaĝon tra tuta Francio per unu el la produktitaj kuŝbicikloj "ALIAunu", por diskonigi la firmaon, ties produktojn kaj prizorgi komercajn kontaktojn.