Eŭropo ricevas proprajn sovaĝbestajn parkojn

25/11/2011 22:09

Rewilding Europe, kunlaborplatformo inter monda naturofondaĵo (WF) kaj pluraj eŭropaj naturorganizaĵoj, deziras antaŭ 2020 transformi unu milionon da hektararoj de eŭropaj agrikulturaj terpecoj en sovaĝejoj i.a. en la karpatoj, la danubo-delto, la landlima regiono inter Hispanio kaj Portugalio kaj al la kroata marbordo. Entute temas pri preskaŭ tridek fojojn la surfaco de Belgio ! Celo estas stimuli novan, lokan ekonomion, ne bazitan sur subvenciita agrikulturo, sed sur naturtravivado. Nun eŭropanoj iras al malproksimaj landoj por vidi sovaĝajn bestojn kaj belajn pejzaĝojn. Turistoj kiuj vizitas la parkojn certigos enspezon por la loka loĝantaro. Kompleta paledo de sovaĝaj bestoj reakiros la ŝancon disvolviĝi sin denove. Rabobestoj kiel ekzemple ursoj, lupoj kaj linkoj, sed ankaŭ sovaĝaj ĉevaloj, eŭropaj bizonoj, ĉamoj kaj cervoj ricevas aldonan spacon.

Kreante grandajn sovaĝejojn en regionoj kiuj iĝis maldense loĝataj pro forirado de la popolo, eblos disvolviĝi diversajn specojn de novaj ekonomiaj aktivecoj, precipe en la kampo de naturligita turismo. En tiu ĉi momento nur 1 procento de la eŭropa sovaĝejoj postrestis, nome la pra-arbaroj de la Karpatoj en Ukrainio kaj Rumanio. Dudek eŭropaj regionoj sin montris jam interesitaj en kunlaborprojektoj.