Nuntempa festivalo, reto kaj renkontiĝejo por ekologio, daŭripova mondo, sano, solidareco ktp

26/09/2011 20:52

 

Henkjan de Blauw estas depost 20 jaroj modelo por multaj nederlandanoj kaj eksterlandanoj kiuj volas praktikadi ekologian vivmanieron. Li kreis per reto de kunlaborantoj la tn. 'Eigentijds Festival' (nuntempa festivalo *) ĉar li konsciis ke ege gravas krei por samideanoj palpeblajn rentkontiĝejojn, malfermajn katedralojn, laboratoriojn kaj insulojn de la estonteco. Sammaniere li poste kreis "Ecolonie", komunumo en la francaj Vogezoj. Ankaŭ tie venis ĉiam pli da homoj : post mallonga komenca periodo rapide venis 2500 personoj jare. Tie kie malnovaj specoj de kunvivado (familio, vilaĝo, loĝkvartalo, asocio) magraviĝis ŝajnis necese ke la homoj povis malkovri novajn ejojn.  Nun venas al Ecolonie gejunuloj el la tuta mondo kiuj malkovris Ecolonie pere de serĉado sur Google. Ili simple flugas el Seulo aŭ Tokio al Parizo ĝis Ecolonie por tie resti dum 8 semajnoj farante volontulan laboron, ĉar ili interesiĝas pri ekologiaj kaj spiritaj aliroj aŭ vivkomunumoj. Tie kie antaŭ 10 jaroj nur 10.000 personoj estis konataj rilate al Eigentijds Festival kaj Ecolonie, nun ilia nombro kreskis al 30.000...bonega potencialo por ekzerci influon sur la politikon de registaroj aŭ aliaj. Tiucele kreiĝis la retejo https://eigentijdsnetwerk.nl/ (nuntempa reto) kiu estas iniciato tiucele. En tiu reto la partoprenantoj estas aktivaj en la kampo de ekologio, daŭrigebla evoluado, sana vivo, solidareco ktp kaj vidas tiujn temojn interligitajn. Ili volas rigardi pli foren tiel ke ekestu pli justa kaj vivinda mondo por ĉiuj. Tiuj ejoj estas inspiritaj fare de ideoj kiuj ankaŭ popularas en medioj de la Nova Epoko. 

 (El : ‘Glosaro Nova Epoko’ en preparo)

* Inter la unuaj simboloj kiuj permesis al la novepoka movado penetri la okcidentan kulturon estis la renoma festivalo de Woodstock en 1969.  Poste aliaj transprenis la ideon en aliaj formoj kiel aktivaj bonfartigaj, koretosaj kaj artaj ferioj en kiuj oni kunvenas kun samideanoj por danci, festi, diskuti, interŝanĝi servojn, praktiki kaj sekvi kursojn rilate al alternativoj en la socio.

 Je fino de Esperanto-renkontiĝo.