Ni plukonstruu kune kun EMS, libera kaj facila retkreilo
Estas loko por vi en nia naturamika rethejmo. Ni plukonstruu ĝin kune. Se vi deziras kunlabori, petu permeson por rekte retredakti.
Ĉu vi sentas la bezonon povi komenci novan retejon rapide kaj sen multe da redundoj ? Ĉu vi volas ankaŭ havi la flekseblecon por uzi multajn kaj aktualajn funkciecojn kaj tio prefere sen cerbumi pri teknikaj aspektoj ? Tiu ĉi retejo estas povigata de la libera Enhav- Mastruma Sistemo EMS (angle CMS) WEBNODE.COM, sed ekzistas ankaŭ EMS sistemoj por multlingvigi retejojn kiaj 'Negeso.com' kaj kompreneble ankaŭ liberaj EMS-oj kun esperantigita interfaco : DRUPALO.ORG, PLONE kaj (JOOMLA). Pli da informoj pri senpagaj EMS-oj por Esperanto-grupoj ĉi tie. EMS ebligas al pluraj personoj kune redakti la enhavon pere de la hejmpaĝo mem.
La EMS 'WEBNODE' uzata por la paĝaro de Esperanta Naturamikaro permesas tuja redaktado sen kono de html-kodigo, sen instalado, sen programado ktp. Uzu ĝin ankaŭ se vi serĉas por via retejo la plej malkomplikan sistemon, tamen ne ordinaran, kies uzado iel similas al verkado per tekstprilaborilo. Prefere vi uzu ĝin en kombino kun ĉapeliga programeto kiel EK (nur sub Windows), Tajpilo (nur sub iMac) aŭ Unikoda Konvertilo por rete ĉapeligi viajn tekstojn eventuale eĉ per KUKOLO, eo-fasado antaŭ Google en via foliumilo, se vi bezonas ĉapeligi nur kelkajn unuopajn vortojn.
Etikedoj:
kunlaboro | redaktado | kunredakti | EK | Drupalo | Plone | Joomla | webnode | unikoda konvertilo | kukolo | administra enhava Sistemo | EAS | foliumilo | retkreilo

FALDFOLIO PRI VERDAJ VOJOJ
Informfolio verdaj vojoj.pdf (857 kB)(295 kb) : pri origino kaj celo, ecoj, feriado, ŝlosilvorte, libera esperanto-lernolibro en la angla kaj franca + ligoj. Eldono de Esperanta Naturamikaro.
![]() |
Kial PDF-legilon de Nuance por Esperanto ? (757 kb). Se vi ne disponas pri pdf-legilon ni konsilas la senpagan legilon de NUANCE.
Lingvaj programoj en Esperanto i.a. programeto EK por ĉapeligo de literoj en Windows (Vindozo) kaj retejoj por ĉapeligi tekstojn rete.
Modernstila informilo pri Esperanto, eldonita en Aŭstria Esperanto-Federacio. Rimarkinde ke ĝi estas jam tute en Esperanto kaj atendas nur tradukon en via lingvo.
LISTEN TO THE SOUND
OF ESPERANTO ON
AŬSKULTU RADION MUZAIKO
NUN ANKAŬ PER APP POR ANDROID
KAJ iPHONE SUR RADIONOMY.COM
ESPERANTO-PODKASTOJ
AŬ KLAKU SUBE POR
Dimanĉe 21h (MEZ/Germanio)
Ĉu viaj geamikoj jam uzas novajn perretajn rimedojn
por lerni Esperanton : DUOLINGO, UTalk, Lingibli 50 lingvoj?
Lernu per pluraj sensoj. Vi lernas rapide
kiam vi samtempe aŭskultas, legas kaj moviĝas.
La Tero nia Hejmo
La listo estas malplena
Kontaktu!
ES-29018 Málaga (Hispanio, EU) Retpoŝto Esperanta Naturamikaro + Naturamika domo en Malaga > naturamik (ĉe) esperantio.net
Retestro + verdaj vojoj : verdavojo [@/at/ĉe] esperantio.net
Esperanta Naturamikaro havas du oficialajn lingvojn, laŭ sia statuto: la hispana kaj esperanto.
Esperanta Naturamikaro (ENa) estas la sola ekologiisma esperanto-societo agnoskita de grava neesperantista tegmenta organizo (Naturfreunde International, en Vieno). Ĝi estas jam pli granda ol aliaj landaj federacioj (ekzemple la dana kaj la sveda) kaj proponas propran gastejon (kio al multaj mankas). Ĝi funkcias kiel federacio de naturamikaj societoj en Hispanio, sed havas ankaŭ transnacian aktivecon.