Rekomendo por lingva diverseco en la fina deklaro por UN-konferenco RIO+20
La fina deklaro de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj cele al la UN-konferenco RIO+20 okazonta inter 20-22 junio 2012, enhavas multajn rekomendojn, kiuj estu konsiderataj tie. En Bonn la reprezentantoj de UEA sukcesis akceptigi plurajn erojn en la fina deklaro, kies unua versio diris nenion pri la lingva dimensio de daŭripova evoluo. Eĉ la nura vorto "lingvo" ne estis menciita en la unua versio, sed dank’ al la delegacio de UEA la graveco de lingvoj kaj lingva diverseco estas menciitaj plurfoje en la fina versio. Fundamente gravaj estas ĝia konstato, ke biodiverseco kaj lingva diverseco estas nedisigeblaj, konektitaj kaj interdependaj, kaj la sekva alineo:
Ni alvokas por respekto al kaj inkluzivigo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiaj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj respektivaj medioj, kaj ankaŭ por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco, kaj tiel povanta esti rigardata kiel esence daŭripova.
La teksto estas alirebla en la oficialaj lingvoj de UN per:
http://www.un.org/wcm/content/site/dpingorelations/home/announcements
Gazetaraj Komunikoj de UEA raportis pri la Bonna konferenco en n-roj 426 kaj 428. Fonto TEJO-Aktuale, numero numero 312, 2012-04-27

FALDFOLIO PRI VERDAJ VOJOJ
Informfolio verdaj vojoj.pdf (857 kB)(295 kb) : pri origino kaj celo, ecoj, feriado, ŝlosilvorte, libera esperanto-lernolibro en la angla kaj franca + ligoj. Eldono de Esperanta Naturamikaro.
![]() |
Kial PDF-legilon de Nuance por Esperanto ? (757 kb). Se vi ne disponas pri pdf-legilon ni konsilas la senpagan legilon de NUANCE.
Lingvaj programoj en Esperanto i.a. programeto EK por ĉapeligo de literoj en Windows (Vindozo) kaj retejoj por ĉapeligi tekstojn rete.
Modernstila informilo pri Esperanto, eldonita en Aŭstria Esperanto-Federacio. Rimarkinde ke ĝi estas jam tute en Esperanto kaj atendas nur tradukon en via lingvo.
LISTEN TO THE SOUND
OF ESPERANTO ON
AŬSKULTU RADION MUZAIKO
NUN ANKAŬ PER APP POR ANDROID
KAJ iPHONE SUR RADIONOMY.COM
ESPERANTO-PODKASTOJ
AŬ KLAKU SUBE POR
Dimanĉe 21h (MEZ/Germanio)
Ĉu viaj geamikoj jam uzas novajn perretajn rimedojn
por lerni Esperanton : DUOLINGO, UTalk, Lingibli 50 lingvoj?
Lernu per pluraj sensoj. Vi lernas rapide
kiam vi samtempe aŭskultas, legas kaj moviĝas.
La Tero nia Hejmo
La listo estas malplena
Kontaktu!
ES-29018 Málaga (Hispanio, EU) Retpoŝto Esperanta Naturamikaro + Naturamika domo en Malaga > naturamik (ĉe) esperantio.net
Retestro + verdaj vojoj : verdavojo [@/at/ĉe] esperantio.net
Esperanta Naturamikaro havas du oficialajn lingvojn, laŭ sia statuto: la hispana kaj esperanto.
Esperanta Naturamikaro (ENa) estas la sola ekologiisma esperanto-societo agnoskita de grava neesperantista tegmenta organizo (Naturfreunde International, en Vieno). Ĝi estas jam pli granda ol aliaj landaj federacioj (ekzemple la dana kaj la sveda) kaj proponas propran gastejon (kio al multaj mankas). Ĝi funkcias kiel federacio de naturamikaj societoj en Hispanio, sed havas ankaŭ transnacian aktivecon.