Tradukado kaj interkultura dialogo.

19/03/2012 23:13

Sepdek kvin procentoj de ĉiuj publikigitaj libroj estas tradukataj el nur tri lingvoj : angla, franca kaj germana.  Pro la fakto ke tradukado ludas gravan rolon en la antaŭenigo de kultura diverseco, oni prefere evoluigu tutmondan tradukopolitikon kiu celas lingvan reciprokecon.

Oni ne rigardu pluen ol interrete por konstati la troan pezon de manpleno de la plej disvastigitaj skriblingvoj, situacio kiu havas malavantaĝan efikon sur la reprezentado de aliaj lingvoj. Esploroj montras rimarkindajn korelaciojn inter la regionoj en la mondo kun alta biologia riĉeco kaj tiuj kun alta lingvodiverseco.

Precipe la junularo emas ligi sian identecon al la komunikadolingvoj de la plimulto. Generacion post generacio, tio konkretiĝas per senĉesa perdo de multaj indiĝenaj lingvoj kaj de la kultura diverseco, kiun ili reprezentas. Plie la tradiciaj lingvoj estas interligitaj kun la ekosistemo*, tiel ke ilia perdo havas influon sur la media kaj ekologia* diverseco.

* 'ekosistemoj' kiel riveretoj, riveroj, enlandaj kaj marbordaj marĉoj, paŝtejoj  kaj arbaroj provizas multnombrajn servojn kiuj fundamente subtenas la homan sanon kaj bonfarton.

* ‘ekologia’ precipe rilatas al la naturo, dum ‘media’ ankaù rilatas al la kunloĝantoj, la societo, loĝloko.

La UNESKO-raporto ‘Investi en la kultura diverseco kaj la interkultura dialogo’  proponas (1) konservi la mondan lingvan diversecon kiel postulon de kultura diverseco, (2) antaŭenigi la multlingvismon kaj la tradukadon (nome en la administracio, edukado, la amaskomunikilaro kaj interreto) por instigi al interkultura dialogo.

Multnombraj ekzemploj montras ke sama lingvo povas esti parolata de grupoj havante profundajn malsimilajn kulturajn praktikojn kaj mondkonceptojn. La Monda Raporto haveblas rete: