"SES (SEP) MILIARDOJ DA ALIAJ HOMOJ" : internacia ekspozicio / DVD

Se vi ne vidis la ekspozicion en via lando vi povos konatiĝi kun ĝi pere de DVD kun libreto kiu sufiĉe similas laŭ aliro al la dokumentfilma serio  “Ŝpuroj al Oriento” kaj kiu estas resumo de internacia vojaĝanta ekspozicio. Partopreni mem eblas. Konsultu jenan pdf-dosieron.

La projekto“Ses miliardoj da aliaj homoj” (baldaŭ 7 mrd) volas akceli la toleremon inter la teranoj sen por tio forskrapi la diversecon de opinioj kaj kulturoj, vivfilozofioj kaj spertoj. Tiucele Yann Arthus-Bertrand, apud Sibylle d'Orgeval kaj Baptiste Rouget-Luchaire,  kreis tiun projekton por kiu ili faris pli ol 5600 filmitaj intervjuojn dum 4 jaroj en 78 landoj sur ĉiuj kontinentoj fare de skipo de 6 personoj al personoj kiuj sekvas aliajn vivmanierojn. De la brazila fiŝisto al la ĉina apotekisto, de la germana artisto al la afgana terkulturisto, ĉiuj respondis al la samaj demandoj.

Vojaĝanta multmedia ekspozicio

Post Francio, Shanghai, Romo, Brazilo, Koreo, Nederlando, Danlando kaj Taipei dum 2009-2010, la ekspozicio - SES MILJARDOJ DA HOMOJ pri vivo, amo kaj feliĉo - videblis dum 2011 en Belgio, Hispanio, Brazilo kaj Ruslando.

Yann Arthus-Bertrand, apud Sibylle d'Orgeval kaj Baptiste Rouget-Luchaire,  kreis la projekton "Ses miliardoj da aliaj homoj".  Temas pri pli ol 5600 filmitaj intervjuoj dum 4 jaroj en 78 landoj sur ĉiuj kontinentoj fare de skipo de 6 personoj al personoj kiuj sekvas aliajn vivmanierojn. Celo estis malkovri kion distingas nin unu de la alia kaj kion ligas nin unu la alian, samkiel kiel ni lernu el la spertoj de ili. La starigitaj demandoj estas tiuj kiuj okupiĝas la homaron jam de la plej fora memoro.

Ĉiu intervjuo komencas kun la demando ĉu la persono deziras sin prezenti pere de la persona nomo, la aĝo, la profesio, la familia situacio kaj la nacieco (kvankam plej ofte la filmetoj ne mencias tion sed jes diras ‘vivas en lando ...’). Efektive temas pri kvardeko da esencaj demandoj : por malkovri kion nin disigas kaj kion nin kunigas. Jen la demandoj :

Kiu estas via tutunua memoro ? Kiu estis viaj sonĝoj dum infaneco ? Kion vi lernis de viaj gepatroj  ? Kion signifas familio por vi  ? Kion vi volas transdoni al viaj infanoj  ? Kion vi opinias malfacila por rakonti al viaj infanoj aŭ familianoj  ? Kio donis al vi la plej grandan feliĉon  ? Ĉu vi estas feliĉa? Kion signifas feliĉo por vi ? Kio forte ridigis vin lasttempe ? Kiam vi ĉagreniĝis aŭ ploris la plej lastan fojon ? Kial ? Kio estas nuntempe via plej granda sonĝo ? Kion vi oferis kaj ne plu volas lukti por ĝi ? Kion vi volas ŝanĝi al via vivo ? Kiun plej grandan obstaklon vi supervenkis ? Kion vi lernis el tio ? Kiu estas via plej granda timo ? Ĉu vi havas malamikojn ? Kial ? Kio furiozigas vin kaj kial ?Kio signifas amon por vi ? Ĉu vi trovas ke vi donas kaj ricevas sufiĉe da amon ? Pro kiu kialo vi povus murdigi alian personon ? Por kiu kialo vi volus fordoni vian vivon ? Ĉu vi facile pardonas ? Kion vi neniam povus pardoni ? Ĉu vi sentas vin libera? Kion vi ne povus malhavi en via taga vivo ? Ĉu vi amas vian landon ? Ĉu vi jam prikonsideris forlasi vian landon kaj kial ? Kio signifas ‘esti hejme’ por vi ? Kaj kio estas ‘foriri’ ? Kion signifas la naturo por vi ? Ĉu vi vidis ŝanĝi la klimaton ekde via infanaĵo ? Ĉu vi klopodas protekti la naturon ? Ĉu vi vi havas pli bonan vivon ol viaj gepatroj ? Kial ? Kion signifas mono por vi ? Kial ? Kion signifas progreso por vi kaj kion vi atendas de ĝi ? Kio estas la plej granda malamiko de la homoj ? Kaj kio estas la plej granda amiko de la homoj ? Ĉu vi kredas en Dio ? Kion signifas Dio por vi ? Ĉu vi scias preĝon. Ĉu vi povas reciti ĝin ? Kio estas la senso de via vivo ? Kiu estas via plej ŝatata kanzono. Ĉu vi povas kanti ĝin ? Ĉu vi jam estis viktimo de diskriminacio? Kion vi volas diri aŭ demandi al la homoj kiuj legos viajn respondojn ?

Ĉi tiuj portretoj de la homaro de hodiaŭ estas atingeblaj sur jenaj retejoj :

www.6milliardsdautres.org  - https://www.goodplanet.org  https://www.6miljardmensen.be/video