Artikola dosiero

05/05/2012 23:31
Bicikla ekskurso de ĉa 50km tra la ciklovojo de la suno je mardo 21-8-2012 dum la itala kongreso de Esperanto en Mazradelvado
29/04/2012 19:00
Antaŭ tri jardekoj, la vilaĝo de Gaviotas konstruis daŭrigeblan, spiritan komunumon en la orientaj savanoj de Kolombio. Ili plantis 20000 arojn de pinarboj, kreanta ombron kaj grundon kiu nutris la revenon de centoj de specioj de indiĝenaj plantoj kaj bestoj.
23/04/2012 23:14
Viadagio aspc estas asocio kiu dediĉas sin al daŭrebla, konscia, estetika, poezia, respektema, harmonia kaj kvalitplena maniero de kunvivado i.a. ofertante boatrondirojn en la urbo Gent, Belgio (EU). Legu kaj rigardu la belgegajn fotojn en jena teksto : Viadagio Esperanto.pdf (712,7 kB).
21/04/2012 00:01
La Venusa Projekto estas organizo kiu proponas realisman agadplanon por socialŝanĝo, unu kiu funkcias rekte por paca kaj daŭrebla tutmonda civilizo. Ĝi skizas alternativon por batali rekte por homaj rajtoj, ne paperproklame sed jam kiel vivmanieron. La Venusa Projekto rekomendas alternativan...
20/04/2012 23:08
  Ĉi somere en frua julio, Ecotopia Biketour iros ekde Barcelona tra suda Eŭropo samtempe kritikante kapitalismon kiu preteratentas verajn sociajn kaj ekologiajn valorojn.  Celo: Venezia (Venecio) en tempo por konferenco pri ekonomia 'malkresko' en septembro. Programo : vizitanta...
05/04/2012 22:32
Unu aŭ du fojojn en ĉiu jaro BAVELO ofertas migradon en la nigra arbaro. Ideoj por la venonta aranĝo jam ekzistas abunde, kiel atestas la vigla diskutado en la lasta foto de la fotoserio.
05/04/2012 22:11
"Renkontiĝo de Amikoj“ en Rusio inter la 17a-25a de julio 2012 je la Bajkala lago, unika lago kun pitoreska naturo. Tamen, indas veni kaj ekvidi ekologian sistemon de la lago, kiu purigas sin mem, kiu havas endemiajn floraron, fiŝaron kaj bestaron. Ĉi–jare estas planata tre interesa du-taga...
04/04/2012 00:23
Esperantista Domo de Kulturo <esperanto_razgrad.ĉe.mail.bg> (ŝanĝu .ĉe. al @) organizas naturamikan tagon je la 11a de majo 2012.
28/03/2012 18:29
Mekanismo de fakuloj pri la rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, Kvina sesio: Lingvoj kaj Kulturoj 09-13 07 2012, Palais des Nations, Genève, Svislando - Written statement of the Universal Esperanto Association and the Nitobe Association for linguistic democracy and linguistic justice (en) -...
27/03/2012 20:47
En tiu ĉi artikolo vi legos pri Lanxmeer (Nederlando) kiu estas internacia modelo de daŭrebla urbokonstruado kaj pri aliaj ekologiaj loĝlokoj. La eksperimenta loĝkvartalo Lanxmeer en Culemborg (Nederlando) estas ekzemplo de novigema kaj ekologia urboprojekto kun daŭrebla mastrumado en dialogo kun...
Items: 51 - 60 of 163
<< 4 | 5 | 6 | 7 | 8 >>

FALDFOLIO PRI  VERDAJ VOJOJ
Informfolio verdaj vojoj.pdf (857 kB)pdf(295 kb) : pri origino kaj celo, ecoj, feriado, ŝlosilvorte, libera esperanto-lernolibro en la angla kaj franca + ligoj. Eldono de Esperanta Naturamikaro.

Kial PDF-legilon de Nuance  por Esperanto ? Kial PDF-legilon de Nuance(757 kb). Se vi ne disponas pri pdf-legilon ni konsilas la senpagan legilon de NUANCE.

Lingvaj programoj en Esperanto i.a. programeto EK por ĉapeligo de literoj en Windows (Vindozo) kaj retejoj por ĉapeligi tekstojn rete.

Modernstila informilo pri Esperanto, eldonita en Aŭstria Esperanto-Federacio. Rimarkinde ke ĝi estas jam tute en Esperanto kaj atendas nur tradukon en via lingvo.

LISTEN TO THE SOUND
OF ESPERANTO ON  

RETRADIO (INDEKSO)

AŬSKULTU RADION MUZAIKO
NUN ANKAŬ PER APP POR ANDROID

KAJ iPHONE SUR RADIONOMY.COM

ESPERANTO-PODKASTOJ

https://www.podkasto.net/

 AŬ KLAKU SUBE POR

RADIO Esperanto F.R.E.I.

Dimanĉe 21h (MEZ/Germanio)

Ĉu viaj geamikoj jam uzas novajn perretajn rimedojn
por lerni Esperanton : DUOLINGO, UTalk, Lingibli 50 lingvoj?

Lernu per pluraj sensoj. Vi lernas rapide
kiam vi samtempe aŭskultas, legas kaj moviĝas.

 

 

La Tero nia Hejmo

La listo estas malplena

Kontaktu!

ESPERANTA NATURAMIKARO (ENa) Ricardo de la Vega 14,
ES-29018 Málaga (Hispanio, EU)
Retpoŝto Esperanta Naturamikaro + Naturamika domo en Malaga > naturamik (ĉe) esperantio.net

Retestro + verdaj vojoj : verdavojo [@/at/ĉe] esperantio.net
Esperanta Naturamikaro havas du oficialajn lingvojn, laŭ sia statuto: la hispana kaj esperanto.

Esperanta Naturamikaro (ENa) estas la sola ekologiisma esperanto-societo agnoskita de grava neesperantista tegmenta organizo (Naturfreunde International, en Vieno). Ĝi estas jam pli granda ol aliaj landaj federacioj (ekzemple la dana kaj la sveda) kaj proponas propran gastejon (kio al multaj mankas). Ĝi funkcias kiel federacio de naturamikaj societoj en Hispanio, sed havas ankaŭ transnacian aktivecon.

Laborlingvoj

Esperanta Naturamikaro naskiĝis en Malago fine de junio 2010, kun du laborlingvoj: la hispana (kastilia) pro la leĝo kaj Esperanto pro respekto al ĉiuj lingvaj minoritatoj.