Biciklado

05/10/2011 00:05
Eble vi ankaŭ deziras iam vojaĝi bicikle tra la mondo ? Rigardu kelkajn fotojn de niaj amikoj de Portreto de la Planedo (ne ĉiuj bildoj de la landoj estas en Esperanto). Same faris Cyril kaj Rose el Francio : vidu sub https://horizonto.free.fr por esplori la fotojn kaj filmetojn...
04/10/2011 22:11
    Lowride estas internacia kuŝbicikla evento en la urbo Juväskylä, Finnlando kiu kombinas la plezuron de biciklado kun nepoluigaj veteriloj en kombino kun lokaj kulturaj aktivecoj kiel modelo de alia feriado.  La evento volas diskonigi la dŭripovan...
28/02/2011 23:11
En diversaj lingvoj (fr) vélos couchés, vélocars, vélos horizontaux, (en) bents, recumbants aŭ (nl) ligfietsen estas ĉiuj vortoj en aliaj lingvoj por kuŝbicikloj. La entrepreno AliaCiklo, an other bicycle (en), ein anderes Rad (de) fabrikis tiajn biciklojn kaj aktive uzis...
<< 1 | 2

 ESPERANTA RETRADIO

Aŭskultu la elsendon pri  BELAJ BICIKLOJ ! Jen bonega okazo por pli bone lerni Esperanton per klara prononcado kaj malkomplika teksto. Por atingi fluecon de la lingvo necesas regule aŭdi ĝin. Retradio ofertas ankoraŭ aliajn temojn. Al vi por elekti aŭ proponi temojn al la redakcio : retradio@aldone.de

Retradio estas nur unu el multaj lokoj kie Esperanto-parolantoj - eble ankaŭ partoprenantoj de lingvokursoj por progresantoj - povas ekzerci siajn tradukajn kapablojn kun iom da utilo. Ekzistas ankaŭ la multlingva frazokolektaro Tatoeba (www.tatoeba.org) : aktuale ĉiutage la frazaro kreskas per proksimume 200 Esperanto-frazoj. Krom retradio kaj tatoeba ne forgesu "Esperanto-vikipedio" (https://eo.wikipedia.org) , kiu daŭre serĉas kunlaborantojn kaj tradukantojn (al kiuj povas helpi la aŭtomataj tradukiloj de GramTrans (https://gramtrans.com/editor/) kaj Vikitradukilo (https://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/)

YouTube : Kiel la nederlandanoj akiris biciklopadojn

YouTube : Trackman Artifex hiphopa kanto kies temo estas LA BICIKLO. Dankon.

PRI BICIKLADO EN KATMANDU (Nepalo)

Centoj da biciklantoj rajdis iliajn biciklojn por peti al la registaro ke vojeto por bicikloj estu konstruata en Katmando.

Kvankam multaj volas bicikli, tio estas ĉiam danĝera ĉar ni devas konkursi kontrau motorbicikloj, aŭtomobiloj ktp en okupitaj vojoj. Kaj aŭtomobiloj tiel senzorge, danĝere veturas. Kiam ni aĉetas aŭton, ni devas pagi ĉirkaŭ 200-400 procento da imposto. Male, se ni uzas biciklon, la regisatro ne povas gajni ion ajn. Do, ili ĉiam donas nur surdajn orelojn al la petoj de la biciklo-rajdantoj. 

 

ASOCIO VELOPAX - Kebeko (Kanado) + Strasburgo   Tiu ĉi asocio celas konsciigi la popolojn pri la graveco proteki la viv- kaj naturmedion. Ilia ĉefa projekto estas perbicikla rondiro de "Amériques Vert Demain"   (Ameriko Verda Morgaŭ). Vi povas sekvi ilian itinerion sur ilia retejo : www.velopax.org    

Tiu ĉi asocio celas konsciigi la popolojn pri la graveco proteki la viv- kaj naturmedion. Ilia ĉefa projekto estas perbicikla rondiro de "Amériques Vert Demain" (Ameriko Verda Morgaŭ). Vi povas sekvi ilian itinerion sur ilia retejo : www.velopax.org   

FALDFOLIO PRI  VERDAJ VOJOJ
Informfolio verdaj vojoj.pdf (857 kB)pdf(295 kb) : pri origino kaj celo, ecoj, feriado, ŝlosilvorte, libera esperanto-lernolibro en la angla kaj franca + ligoj. Eldono de Esperanta Naturamikaro.

Kial PDF-legilon de Nuance  por Esperanto ? Kial PDF-legilon de Nuance(757 kb). Se vi ne disponas pri pdf-legilon ni konsilas la senpagan legilon de NUANCE.

Lingvaj programoj en Esperanto i.a. programeto EK por ĉapeligo de literoj en Windows (Vindozo) kaj retejoj por ĉapeligi tekstojn rete.

Modernstila informilo pri Esperanto, eldonita en Aŭstria Esperanto-Federacio. Rimarkinde ke ĝi estas jam tute en Esperanto kaj atendas nur tradukon en via lingvo.

LISTEN TO THE SOUND
OF ESPERANTO ON  

RETRADIO (INDEKSO)

AŬSKULTU RADION MUZAIKO
NUN ANKAŬ PER APP POR ANDROID

KAJ iPHONE SUR RADIONOMY.COM

ESPERANTO-PODKASTOJ

https://www.podkasto.net/

 AŬ KLAKU SUBE POR

RADIO Esperanto F.R.E.I.

Dimanĉe 21h (MEZ/Germanio)

Ĉu viaj geamikoj jam uzas novajn perretajn rimedojn
por lerni Esperanton : DUOLINGO, UTalk, Lingibli 50 lingvoj?

Lernu per pluraj sensoj. Vi lernas rapide
kiam vi samtempe aŭskultas, legas kaj moviĝas.

 

 

La Tero nia Hejmo

La listo estas malplena

Kontaktu!

ESPERANTA NATURAMIKARO (ENa) Ricardo de la Vega 14,
ES-29018 Málaga (Hispanio, EU)
Retpoŝto Esperanta Naturamikaro + Naturamika domo en Malaga > naturamik (ĉe) esperantio.net

Retestro + verdaj vojoj : verdavojo [@/at/ĉe] esperantio.net
Esperanta Naturamikaro havas du oficialajn lingvojn, laŭ sia statuto: la hispana kaj esperanto.

Esperanta Naturamikaro (ENa) estas la sola ekologiisma esperanto-societo agnoskita de grava neesperantista tegmenta organizo (Naturfreunde International, en Vieno). Ĝi estas jam pli granda ol aliaj landaj federacioj (ekzemple la dana kaj la sveda) kaj proponas propran gastejon (kio al multaj mankas). Ĝi funkcias kiel federacio de naturamikaj societoj en Hispanio, sed havas ankaŭ transnacian aktivecon.

Laborlingvoj

Esperanta Naturamikaro naskiĝis en Malago fine de junio 2010, kun du laborlingvoj: la hispana (kastilia) pro la leĝo kaj Esperanto pro respekto al ĉiuj lingvaj minoritatoj.