Sur tiu ĉi paĝo vi trovos du ĉapitrojn

  1. Verdaj vojoj : enkonduke (pri kio temas ?), naturamikaro kaj arto sur verda vojo, historio, kriterioj, funkcioj de verdaj vojoj.
  2. Verdaj vojoj en la tuta mondo : raportoj alfabete, laŭlande.

VERDAJ VOJOJ

22/01/2024 17:34
Subskribu la Deklaracion de Guimaes    Subskribu la Deklaracion de Guimarães por la promocio de ejoj kun UNESKO-heredaĵo  en la proksimeco de verdaj vojoj kiel oftaj destinoj en Eŭropo! Ĉi tiu deklaracio estis lanĉita en Guimarãs, urbo kiu kombinas UNESKO-heredaĵon kaj verdan vojon ligita al la urbo. Subskribi...
22/01/2024 16:50
La "Vennbahn" jam gajnis la "European Greenways Award". La "Vennbahn" transiras kiel la nura verda vojo tri naciajn limojn, nome Belgion, Luksemburgion kaj Germanion.
22/01/2024 16:49
Subskribu la Deklaracion de Guimaes Subskribu la Deklaracion de Guimarães por la promocio de ejoj kun UNESKO-heredaĵo en la proksimeco de verdaj vojoj kiel oftaj destinoj en Eŭropo! Ĉi tiu deklaracio estis lanĉita en Guimarãs, urbo kiu kombinas UNESKO-heredaĵon kaj verdan vojon ligita al la urbo. Subskribi (ĉi tie) eblas nur en la...
03/07/2019 23:24
La Eŭropa Asocio de Verdaj Vojoj (European Greenway Asociation) en 2019 lanĉis novan turisman produkton kiu fontas el la ideo krei tute allogajn biciklopadojn kaj promenvojojn kiuj ligas kaj verdaj vojoj kaj heredaĵoj de UNESKO turismejoj kaj promocii ilin ambaŭ. La celo estas kontribui al la disvolviĝo de daŭrebla turismo kaj kultura turismo...
02/01/2018 22:10
Ĉu bicikla, piedira ekskurso vin allogas? Ankaŭ ĉevalŝatantoj estas bonvenaj. Malnova, ne plu uzata fervoja trako de 40km estos transformata en ‘verdan vojon’ sur pli ol 20 km por ke vi promenu, biciklu, rultabulu en trankvila, natura kadro kiu pasas je la kastelo Greziljono, grava kulturejo en Esperantio. Pere de sendependa vojo sur malnova...
20/09/2012 22:16
Unuafojo en 1999 dum kongreso de Naturamikoj Internacie en Belgio estis lanĉita naturamika kampanjo por verdaj vojoj. Laborgrupo kun reprezentantoj de ĉiuj naciaj naturamikaj federacioj realigis grandparte inter 1999 kaj 2002 tutan agadprogramon. Ili realigis por la partoprenantaj grupoj materialojn kiajn kompaktdisko (CD), afiŝo,...
18/09/2012 21:20
Verdaj vojoj formis post la 17 aŭgusto 2012 dum tuta monato la dekoron por renkontiĝo inter naturo kaj kulturo, inter piedirantoj kaj artistoj. Sideways (Flanken) estas migra festivalo por nuntempaj artoj kaj kultura esploro. Malrapidaj vojoj konstituas la scenejon por dialogo inter naturo kaj kulturo. Artistoj de variaj landoj sekvas...
18/02/2012 22:09
La reto de publikaj vojoj por aŭtoj estas pli ol sufiĉe ampleksa. Kio mankas estas vojoj kiuj gvidas la piedirantojn, la biciklantojn kaj la turistojn troviĝantajn en urbaj centroj, rekte al la kamparo for de la danĝeroj de la aŭtotrafiko. La malnovaj fervojaj linioj respondas al ĉiuj postuloj por ludi tiun rolon.  En tro da urboj, la...
18/02/2012 20:52
La koncepto ‘verda vojo’ estiĝis antaŭ relative malmulte da tempo en la okdekaj jaroj en Usono, la pioniro de la verdaj vojoj, kie oni parolas pri ‘greenways’. Por trovi la devenon de la koncepto pluraj aŭtoroj reiris ĝis la 19a jarcento kun verkoj de diversaj pejzaĝo-arkitektoj en grandaj usonaj urboj. En Eŭropo ĝi estas sufiĉe nova fenomeno...
28/11/2011 20:03
Kiu difino por verdaj vojoj ? Tamen, laŭ la landoj aŭ eĉ la regionoj, la interpreto de la koncepto de verda vojo kaj ĝia realigo povas sufiĉe varii. Tio klarigas kial ekzistas multaj difinoj de verdaj vojoj. Cetere, kelkaj landoj kaj kelkaj regionoj ne uzas la koncepton de verda vojo, sed konas kompareblajn vojojn, similajn al la verdaj vojoj...
28/11/2011 20:00
  “Verdaj vojoj en Eŭropo estas la romiaj vojoj de la moderna epoko kiujn oni konstruu”   La verdaj vojoj prezentas serion de komunaj karakterizoj. La verdaj vojoj realigitaj en pluraj landoj de Eŭropo (sed ankaŭ en Usono): estas fizike aŭtonomaj rilate al la vojreto, prezentas ĝenerale sufiĉan larĝecon kiu permesas...
28/11/2011 19:39
Verdaj vojoj celas konekti kaj protekti elementojn de naturkonservado, vivkvalito kaj kulturo, kiuj ofte troviĝas en konservitaj konstruaĵoj kiaj malnovaj stacidomoj kaj kluzo-dometoj.    Verdaj vojoj servu plejeble multe al turistoj en lokoj kun turisma graveco en la regiono. Sekve, la verdaj vojoj jam fariĝis temo en...
27/11/2011 20:05
En lastatempaj jaroj kreiĝis ankaŭ skulptaĵvojoj laŭlonge de verdaj vojoj. Krom la estetikaj vidpunktoj dum la kreado de la vojoj ofte ankaŭ aldoniĝis ekonomiaj interesoj, precipe en la kampo de turismo. La unua tia artema verda vojo situas en Britio : la Bristol kaj Bath Railway Path,  vojo de 27 km sen motora trafiko, laŭlonge de...
27/11/2011 19:41
Okaze de la 20-jariĝo de la muzeo pri la aŭstra pentristo kaj arkitekto Friedensreich Hundertwasser [fridensraiĥ hundertvaser] (1928-2000) ĉe KunstHaus Wien („Arto-domo Vieno”) estis malfermita ekspozicio titolita "Hundertwasser - la arto de verda vojo" kiu ebligis persone ĝui la ideojn kaj viziojn de la artisto. Meze de la ekspozicio staris...
20/11/2011 22:01
Ekzistas diversaj artaj esprimoj sub la temo VOJO, sed kiu artisto kantos la unuan kanzonon pri la temo 'verda vojo' ? Ĉu vi konas artiston, kantiston kiu jam uzis la temon 'VERDA VOJO' ? Raportu al ni. Dankon. MUZIKO : Gianfranco Molle kantas la poemon La vojo (MP3) de L. Zamenhof. Esperanto filmetoj sur YouTube : Nova...
Items: 1 - 15 of 15

VERDAJ VOJOJ EN LA MONDO

18/02/2012 22:12
Rail to Trails Conservancy (RTC) La videbleco kaj la disvastigo de la koncepto de verda vojo en Usono profitas tiam de du gravaj okazaĵoj. La unua estas la rekomendo farita en 1987 per la Prezidanto de la Komisiono oni American Outdoors Report insistema sur la pozitiva rolo de la verdaj vojoj...
Items: 21 - 21 of 21
<< 1 | 2

DANKON POR PROMOCII

VERDAJN VOJOJN

BICIKLE

KAJ

   PROMENE !

MULTNOMBAJ NOMOJ

18/02/2012 21:23
La koncepto ‘verdaj vojoj’ estas ĝenerale kompleksa, ĉar ĝi konas multnombrajn nomojn, definojn kaj interpretadojn. En iuj landoj kiel en diversaj orienteŭropaj landoj oni simple transprenis la anglan terminon ‘greenway’ (ekzemple en Ĉeĥio) kaj ne faris laŭvortan tradukon en la naciaj lingvoj. En...

EŬROPO

18/02/2012 23:44
Iniciatoj kiaj Car Free Cities (senaŭtaj urboj), Energie Cités (kiu celas protekti la medion en urbaj ĉirkaŭaĵoj per raciigo de la energio-uzo), Cities for Cyclists (biciklo-amikaj urboj), la European Chart for Sustainable Cities (eŭropa ĉarto por daŭrigeblaj urboj por diskonigi Agendon21 sur...

RETEJOJ

19/02/2012 00:10
https://www.af3v.org/ (Association Française du développement des Véloroutes et Voies Vertes, nova...

GLOSARO

En preparo. Helpantoj bonvenaj.

ELŜUTU DOSIERON

19/02/2012 00:54
En preparo

FALDFOLIO PRI  VERDAJ VOJOJ
Informfolio verdaj vojoj.pdf (857 kB)pdf(295 kb) : pri origino kaj celo, ecoj, feriado, ŝlosilvorte, libera esperanto-lernolibro en la angla kaj franca + ligoj. Eldono de Esperanta Naturamikaro.

Kial PDF-legilon de Nuance  por Esperanto ? Kial PDF-legilon de Nuance(757 kb). Se vi ne disponas pri pdf-legilon ni konsilas la senpagan legilon de NUANCE.

Lingvaj programoj en Esperanto i.a. programeto EK por ĉapeligo de literoj en Windows (Vindozo) kaj retejoj por ĉapeligi tekstojn rete.

Modernstila informilo pri Esperanto, eldonita en Aŭstria Esperanto-Federacio. Rimarkinde ke ĝi estas jam tute en Esperanto kaj atendas nur tradukon en via lingvo.

LISTEN TO THE SOUND
OF ESPERANTO ON  

RETRADIO (INDEKSO)

AŬSKULTU RADION MUZAIKO
NUN ANKAŬ PER APP POR ANDROID

KAJ iPHONE SUR RADIONOMY.COM

ESPERANTO-PODKASTOJ

https://www.podkasto.net/

 AŬ KLAKU SUBE POR

RADIO Esperanto F.R.E.I.

Dimanĉe 21h (MEZ/Germanio)

Ĉu viaj geamikoj jam uzas novajn perretajn rimedojn
por lerni Esperanton : DUOLINGO, UTalk, Lingibli 50 lingvoj?

Lernu per pluraj sensoj. Vi lernas rapide
kiam vi samtempe aŭskultas, legas kaj moviĝas.

 

 

La Tero nia Hejmo

La listo estas malplena

Kontaktu!

ESPERANTA NATURAMIKARO (ENa) Ricardo de la Vega 14,
ES-29018 Málaga (Hispanio, EU)
Retpoŝto Esperanta Naturamikaro + Naturamika domo en Malaga > naturamik (ĉe) esperantio.net

Retestro + verdaj vojoj : verdavojo [@/at/ĉe] esperantio.net
Esperanta Naturamikaro havas du oficialajn lingvojn, laŭ sia statuto: la hispana kaj esperanto.

Esperanta Naturamikaro (ENa) estas la sola ekologiisma esperanto-societo agnoskita de grava neesperantista tegmenta organizo (Naturfreunde International, en Vieno). Ĝi estas jam pli granda ol aliaj landaj federacioj (ekzemple la dana kaj la sveda) kaj proponas propran gastejon (kio al multaj mankas). Ĝi funkcias kiel federacio de naturamikaj societoj en Hispanio, sed havas ankaŭ transnacian aktivecon.

Laborlingvoj

Esperanta Naturamikaro naskiĝis en Malago fine de junio 2010, kun du laborlingvoj: la hispana (kastilia) pro la leĝo kaj Esperanto pro respekto al ĉiuj lingvaj minoritatoj.